Aventuroj de pioniro de Edmond Privat

Privat
Edmond Privat (1889-1962)

Aventuroj de Pioniro estas aŭtobiografia verko de Edmond Privat (1889-1962); ĝi aperiĝis en la libroserio Stafeto, beletraj kajeroj n-ro 17, J. Régulo Eldonisto, Presejo Gutenberg, La Laguna, Tenerife, 1963. Tajpopreta kaj prologita de Henri Vatré, kun la helpo de Paul Bouvier, bofrato de Privat, kaj interkonsente kun la eldonisto por ĝia postmorta publikigo. Tralegante la detalojn de tiu ĉi olda kaj flaviĝinta libro, perdita en la bretoj de mia laborĉambro, oni malkovras interesajn travivojn en la esperanta movado tra longa periodo depost 1906. Mi estas nun releganta ĉi tiun verkon emocie kaj delice, tralegante la interesajn ĉapitrojn rakontitajn kun facila, klasika, zemenhofa stilo. Korfrapas la noto pri la morto de Zamenhof, Privat rememoras la lastan fojon ke li vidis lin vivantan sed tre malsanan kaj senfortan. Nun kiam oni plenumiĝas la 100-an jariĝon de la forpaso de tiu homa referenco, ni la nunaj esperantistoj sentas sin komunikiĝantaj al tiuj homoj kaj eble ankaŭ al tiu epoko ligita al belaj utopioj kiel estas Esperanto.