Nobel premio pri fiziko 2017 por la detektado de la gravitaj ondoj

Hodiaŭ mi legis sur multaj ĵurnaloj la sciigon pri la koncedo de la Nobel Premio pri fiziko, la plej altranga rekono por gravaj sciencaj traserĉadoj kaj malkovroj, fondita de Alfred Nobel (1833-1896). Oni premias, ĉi jare, la antikvan deziron “priaŭdi” surtere la gravitajn ondojn. Ĉi ondoj estis ja prediktaj teorie fare de la granda germana fizikisto Albert Einstein ene de sia impona teorio de la “Ĝenerala Relativeco”, publikigita en 1916, ega klopodo por profundkompreni la misterojn de la gravito. La gravitaj ondoj originiĝas en la eventoj lige al grandaj kataklismoj. La problemo estis ĝis nun la malfacileco detekti la tre malfortajn gravitajn ondojn per detektiloj sufiĉe efikaj tiucele. La serĉado de tiuj instrumentoj oni faris dum la lastaj jardekoj, fin fine oni povis detekti la perturbon de la spaco-tempo per la mezuroj de la ŝanĝoj de la longeco de la antenoj strategie lokitaj sur la terglobo. Vere rava estis la sukceso de tiu mega laboro kiam estis anoncita post rigora legado de la registroj, oni devas noti ke aliaj perturboj, kiel estas inter aliaj, la tajdo-efektoj, povas intermiksiĝi difektante la mezurojn . Ni ne devas forgesi ke ĉio komencis en la XVIIa jarcento kun la teorio de la gravito de Isaac Newton, sed estis Einstein kiu donis la homaron la imponan ĝeneralan teorion de la relativeco, kiun li prilaboris en la periodo 1912 ĝis 1916. La unua demando, kiun faris sin mem Alberto Einstein estis, kial masaj objektoj falas subgravite kun la sama akcelado, tiu estis la elira punkto, oni povas diri. La ĵus anoncita Nobel Premio al la fizikistoj Weiss, Thorne kaj Barish gravas la okazaĵon de la detekto de tiuj subtilaj ondoj, kiuj estas, oni povas diri, “la voĉo” de la pratempo kies fonto estis la granda katrastrofo originita de la frontkolizio inter du nigraj truoj. Nu, kiam de nove oni povos detekti alian? Tie ĉi estas atendantaj la antenoj, kiel grandaj oreloj teraj.

imrs_collision_two_black holes
Konputila simulado de kolizio inter du nigraj truoj (Reuters/Caltech/MIT/LIGO Laboratory, 2016)
Anuncios

Esperanto Moralo

Paul Cliteur, Amsterdamo 1955. Juĝisto, filozofo. 

Traserĉante, kiel estas mia kutimo, kelkajn librojn, mi renkontiĝis kun la titolo “Esperanto Moral”, kiun surprizigis min kompreneble ĉar mi estas esperantisto, https://librotea.elpais.com/libro/esperanto-moral-sin-fronteras. La titolo en la hispana estas “Esperanto Moral (sin fronteras)” [Esperanto Moralo (sen limoj)]. Ĝi estis publikigita en la nederlanda subnome de “Moreel Esperanto”, 2007. Mi legis resumon en la hispana, kies mia libera traduko estas la jena:

Ĉu eltiri la valorojn de la kristana, juda kaj islama monoteismoj havas sencon? La murdo de la filmdirektoro Teo Van Gogh en 2004, fare de iu fundamentalista islamano, utilis al filozofo Paŭl Cliteur kiel meminstigilo por serioza pripensado rilate al la rolo de la religio en tutglobigita mondo. Pere ĉi eseo li analizas la lastan kaŭzon de la pluraj formoj de la religia violento: la suicida terorismo, la agresoj de la radikalaj antiabortistoj, la muftiaj decidordonoj kontraŭ la aŭtoroj kiel estas Salman Rushdie, la violento en Proksima Oriento… Fronte la etika relativismo de postmodernismo, Cliteur defendas la kreadon de firme laikaj etiko kaj ŝtato, krome li kritikas la enmisksiĝon de la religio ene la politikaj kaj etikaj aferoj. La religioj ne povas konstiutigi la kolumon nek la valorojn, nek la leĝon en multkultura socio.

Kaj por ke la kunvivado de ĉiuj (kredantoj, ateistoj, agnostikuloj, islamanoj, katolikoj kaj protestantoj) ni devas paroli saman idiomon rilate la bono kaj la malbono: iu esperanto moralo, iu universala etiko.

 

KOINCIDE

RéguloconRRosettiMBoultonhacia1957
De maldekstre: Reto Rossetti, Marjorie Boulton kaj Juan Régulo Pérez. 40a Universala Kongreso de Esperanto, Bologna (Italio) 1955. Fotis (eble): Roberto Vivas y Vivas. Arĥivo: Leandro Trujillo Casañas

Koincide estas la titolo de la antaŭparolo de Reto Rossetti (1909-1994) al Rikolto, la esearo de Juan Régulo Pérez (1914-1993). Li asertas, ke estis sinsekvoj de hazardaj koincidoj kiuj eblis lian kontakton kun la kanaria esperanta eldonisto, la ora kanario laŭ M. Boulton (1924-2017) (M. Boulton: 1955. Kontralte, p. 266), kune al samtempa ekformiĝo de la skota poemgrupo (Skota Skolo) Kvaropo. Certe estas, mi dirus, ke ni povas konstati laŭlonge la propa vivo, kiom gravas la pezo de l’hazardo en la ĉeno de cirkonstancoj, kiuj vicas en la pluraj, komplikaj deirvojoj de la vivo de kiu ajn.

En tiu teksto, ne longa sed vere interesa, li tuŝkore humilsensible elflorigas kelkajn detalojn apartenantaj al ege sincera, longa kaj sindona amikrilato kun la fama kanaria eldonisto de La Laguna (Tenerife). Rossetti estis, laŭdiroj de Régulo, tiu, kiun li konsultis pri la ebleco de esperantaj manuskriptoj taŭgaj por esti eldonitaj en la tiama, lia ekfunkcionta esperanta eldonejo subnome de J. Régulo – Eldonisto – LA LAGUNA (Kanariaj Insuloj).Tiusence, Rossetti prenis la okazon, alia hazardaĵo, por rekomendi, iom hezite, li diris, la eldonon de poemkolekto, verko de tiu skota poetgrupo Kvaropo; ili estis, kiel la titolo indikas, kvar homoj, «…Dank’ al kvarstrofa poemtraduko de juna ekspiloto de ĉas-aviono mi trovis William Would kaj tuj lin kroĉis al mi, ĉar la leonon oni ekkonas per ĝia ungo-signo…» (R. Rossetti. 1990: Koincide. Rikolto); sekve, John Francis venis en la rondon, altirita de W. Would, kaj fine aldoniĝis John Dinwoodie, kiun venigis Rossetti.

Rosetti kaj Régulo jam havis de antaŭ kelktempo perleterajn interŝanĝojn pri la literaturo en esperantujo, sed estis post la entrepeno de la eldono de la unua libro de Stafeto, ke ili pliintence kunhelpiĝis. Inkluzive la nomon de la esperanta serio estis inter ili diskutataj ĉar oni devis elekti inter tri titoloj, t.e.: Fonto, 7 Islas (7 Insuloj, nomo jam uzita de Régulo en hispanaj eldonoj), kaj tiu, kiun Régulo preferis Stafeto. Régulo kaj Rosetti sin sentis kiel idoj de Literatura Mondo, la grava revuo de la tiel nomata Budapeŝta Skolo kaj ĝia elstara eminentulo Kolomano Kalocsay (1891-1976) «…la princo de nia poezio…», en vortoj de Régulo, kaj tiel aktiva kaj reliefa en la antaŭaj jardekoj; pro tio, logikpense, ili sisteme alludis, simbole, la torĉon kaj stafeton. Kvaropo, certe, estis bone ricevita de la esperantaj legantoj kaj verkistoj, kaj tiel estis, ke la eldono forvendiĝis dum  monatdekoj; sen troigi, oni povas diri, de la tempperspektivo, ke tiu elĉerpiĝo de poemaro estis konsiderita kiel stranga kaj kontentiga okazintaĵo; tiel, Régulo fortigis lian deziron daŭrigi sian esperantan eldonon.

Plurfoje, Régulo, tre dankeme, freŝigis sian memoron kaj dediĉis dankesprimojn al R. Rossetti, kiu, laŭ li, estis «…mia Vergilio en la iela Stafeto-infero…» (J. Régulo. Rikolto: 157). Li ankaŭ akceptis, ke la naskiĝo de Stafeto «…ĝermis, ne el celkonscia decido, sed pliĝuste el zigzaga hazardo…» (J. Régulo: Rikolto: 140), Régulo ripete diris, ke hazardo altrangis en la decidaj interkruciĝoj de sia ne ĉiam dolĉa ekzistado. En 1965, post dektrijaroj de la apero de Stafeto, emocias nin legi ke, Régulo deziris rekoni la rolon de R. Rossetti rilate la lanĉo de Stafeto kaj ĝia entreprenado, sincere li diras, ke «…se oni esceptas la nomon Stafeto, kiun mi mem proponis, en la komenco preskaŭ ĉio portas la stampon de Reto Rossetti…mi volas proponi, aldonas Régulo, al li la minimuman omaĝon, kiun mi povas doni: publike lin danki kaj montri kiel la spiritan patron de Stafeto. Sen Reto Rossetti Stafeto ne ekzistus. Honoron al li! …» (J. Régulo: Rikolto: 172).

 

 

 

Iom rilate “Kontralte”, Marjorie Boulton, 1955

KontralteCubierta0001
Kovrilo de John Hartley, 1955. Presis: Presejo Gutenberg.- La Laguna de Tenerife, Kanariaj Insuloj.

Iom rilate Kontralte, Marjorie Boulton, 1952

En la antaŭparolo, W. Auld rememoras sian hazardan trovon de Marborda ŝtono, kiu maldormigis sian scivolon pri la ne sufiĉe konata verkistino. Tiel, ŝajne, komencis emocia poetika travivaĵo de Marjorie Boulton en Esperanto. Tiamaniere Auld eksciiĝis, ke tiu poemo estis tiam la unua kaj unika de ŝi verkita en la internacia lingvo, sed konvinkita de la eblecoj kaj kapabloj de la ankoraŭ juna poetino, kuraĝigis ŝin por pluverkado de poemoj en esperanto. Kvankam ŝi havis jam ioman sperton poezii en la angla lingvo, laŭ Auld estis la internacia lingvo la taŭga medio por kanti poezie ŝiajn plej intimajn sentojn «…ŝi trovis sian apogean instrumenton en la internacia lingvo…» (W. Auld. Kontralte, p. 10), ĉar laŭ Auld «…tiu lingvo fariĝis esprimilo de niaj plej intimaj kaj sanktaj aspiroj, iel liberigis ŝian emocion kaj ŝian personecon…». Tiu estis fakte la momento de la leviĝo de la voĉo de la tiel nomata Skota Skolo per la poemaro Kvaropo, sur la grava decido de J. Régulo fariĝi esperanta eldonisto en 1952, kaj presi esperantajn librojn en lia olda familia presejo Gutenberg en La Laguna (Tenerife, Kanariaj Insuloj).

«Mi estas tri…», ŝi asertas poeme en “La triopa memo”: la digna lektorino, de akademia inklino; la virino simpla, primitivtortura pro deziroj kaj, laste, la poetino observante la aliajn tri memojn (La triopa memo, Kontralte, p. 13). Sed, mi pensas, ke ŝi estas multe pli komplika, kiel korespondas al ege vasta personeco. Kiu legus Kontralte (kvazaŭ krio en la animo, povus signifi), sin trovos en intima mondo je koro de junulino, suferanta pro amo kaj pro la altiroj de la vivo, ankoraŭ komencanta, nome, la poemkanto “Amaraj sonetoj” povas esti enda pruvo pri tio, kion mi ĵus diris. Junulino kiu priploras la unuan frakasitan amon kaj, kiel mevo flugilbatalanta kontraŭ la stormvento, dezirante supreniri serĉe de alia spaco, de alia plilibera momento de ŝia vivo. La postsignoj, surkore, de la perdita amo, ankoraŭ daŭrigas la doloron intiman, “Post dudek jaroj”, ŝi diras «Mi atendis/Dum eble dudek jaroj./La Koro krias en sia kaĝo:/ “Ili mensogis”.

Vid. Boulton, Marjorie. 1955. Kontralte. Antaüparolo de W. Auld. J. Régulo – Eldonisto – La Laguna – Kanariaj Insuloj.

Marjorie Boulton en la koro

Marjorie Boulton en la koro

 

Boultonhacia1954_2
Marjorie Boulton, proks. 1954 (Foto: W. H. Broughton).

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis malĝojan sciigon, la tristan novaĵon, ke Marjorie Boulton (1924-2017) forpasis. Marjorie Boulton havis specialan rilaton kun La Laguna, la urbo de Juan Régulo Pérez (1914-1993), de Stafeto kaj ankaŭ mia loĝurbo de antaŭ multe da tempo. Kiam J. Régulo grave malsaniĝis, en la okdekaj jaroj, ne sen surprizo, kiel UEA delegito, mi ricevis demandon pri la sanstato de nia komuna amiko. Tiel ni kontaktiĝis unua foje, kaj ankaŭ estis, mi kredas, komenco de ia sincera amikrilato. Rilato, kiun plicertigis per mia vizito al Oksfordo dum la vintro de unu el la lastaj jaroj 80-aj; mia interesiĝo tiam estis privizitadi kelkajn tieajn muzeojn por havigi informojn pri la kurado, restaŭro kaj konzervado de scientifikaj instrumentoj (aparatoj, maŝinoj, laboratorilaro, ktp., de la XVIIIa, XIXa kaj unuaj jaroj de la XXa jarcentoj). Tiam mi laboradis pri antikva kolekto tiatipa en la liceo kies profesoro pri fiziko mi estis. Helpo kaj akompano de M. Boulton, dum la du tagoj de mia restado ĉe ŝia oksforda domo en Stockmore Street, estis tute sindona kaj simpatie, mi gardas karajn rememorojn pri interparoladoj kaj precipe pri ŝiaj inteligentaj spritaĵoj, sen forgesi la tri katojn kaj la bonegan rostitaĵon, kiun ŝi kuiris por nia vespermanĝo.

Ni koincidis en UKj, en almenaŭ du, kaj havis nove okazon por renkontiĝo, precipe mi rememoras tiun de Valencia. Jes, ja, la vivo pasas ege rapide, kaj ofte ni surpriziĝas kiam ni realiĝas pri la tempopaso. Hodiaŭ mi foliumis la M. Boulton “Kontralte”, ŝia unua serioza poemaro, presita kaj eldonita de Juan Régulo je la libroserio Stafeto, en 1955, tio estas mia omaĝo al ŝia memoro. Belprezentita libro, kiel ĉiuj de J. Régulo, bela kovrilo de John Hartley, brita artisto kunlaborinta por la desegnado de la Stafetaj kovriloj dum kelkaj jaroj, antaŭ ol lia tragika morto, trovinta de Reto Rossetti (1909-1994), kiu estis ankaŭ tre proksima kunlaboranto de J. Régulo, dum multaj jaroj.

Pri La Laguna kaj J. Régulo, M. Boulton havis specialan inklinon, mi kopias la jenon: «Mi malofte tiel profunde bedaŭris, ke mi ne ĉeestos ian eventon: malavara invito trafis min nur kiam mi jam estis promesinta prelegi aliloke samdate. Misfortune! Miaj pensoj tamen ofte flugos al La Laguna».  Tiaokaze ŝi diris ankaŭ pri Régulo: «Juan Régulo fidis mian talenton kaj eldonis mian unuan esperantan libron Kontralte en 1955; kaj aliajn poste…Tro longa estus mia katalogo de liaj helpaj agoj malavaraj…» (M. Boulton. 1991. Saluton al 51-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en La Laguna, omaĝe Prof. Dro Juan Régulo Pérez, de 14-an ĝis 19-an, julio 1991).

Mi aldonus ĉi tie, ke multaj el ni gardos intime la memoron de ŝia persono, nun kiam ŝian animon estas forfluganta al nekonatan lokon, al transajn regionojn mensajn, ŝi estos sentempe en la memoro, en la koroj kaj en ŝiaj poemoj.

Kiam vi ne plu ekzistos

PalmaCanariaBotu00e1nico_P1050222.jpg
Kanaria Feniko. Endemia palmo de Kanarioj (Phoenix canariensis). Foto: L. Trujillo.

Kiam vi ne plu ekzistos…

Resumo: El la artikolo de Juan Régulo Pérez, «Kiam vi ne plu ekzistos», vid. Rikolto, Fonto, Chapecó-SC, Brazilo., p. 453-455.

Estas bela, eble nostalgia, rakonto de Juan Régulo, kiun mi imagas kiel meditado de la aŭtoro pri la ekzistado kaj la morto de l’homo, kiu malkovras frue la dramon, ekde la infaneco, pri sia naskiĝo kaj estonta fino. Sufiĉe aĝa jam, li aĉetis grundon kaj dometon en la insulo La Palma, proksime al lokoj kiuj vidis lin je lia naskiĝo kaj kiel kuranta infano sur tiuj belaj peizaĵoj. En 1972, eble dum somera libertempo, kunportis salikŝoson «alvenintan de Eŭropo» por kunigi al jam starantaj arboj, inter ili draceno kaj feniko. Fari la laboron por planti arbon, fosi truon sufiĉe granda en la tereno, kaj ankaŭ, mi pensas, havi liberan tempon por pripensoj en tre bela, silenta kaj ekskluziva loko, helpis la aperon de alvokoj plejintimaj. Planti arbon por ornamo de la ĝardeno estas normala decido, sed samtempe arbo estas vivanta estaĵo kun signifoj de logdaŭra ekzistado, eble la ŝosarbo ĵus plantita pluvivos la ĝardeniston.

Li rilatas la historion de saliko, kiel eŭropa arbo, kun la komplika historio de la olda kotinento; ĉiam la arboj, kompreneble saliko ankaŭ, akompanis la historiojn de la popoloj. La saliketo de la ĝardenisto, li pensas, kreskiĝos kaj fariĝos plenaĝa, bela kun larĝaj distaŭzitaj girlandoj, fleksebla kaj dancanta foliaro, la ĝardenisto dezirus vivi sufiĉe por vidi, iom post iome, la kreskadon de la tiam nur infanarbo.

En la sama horto estas aliaj plenkreskaj arboj, li interesiĝas pri du el ili: draceno kaj feniko. Ambaŭ kanariaj arboj, endemioj, tiuj ĉi venis al la insuloj sur ondoj de la maro, ventblovitaj aŭ en la bekoj de la birdoj. Ili evoluiĝis sur la insuloj kaj fariĝis propaj de la aŭtoktona botaniko. Draceno kaj kanaria palmo (feniko) ambaŭ kunvivis kun la gŭanĉoj (indiĝenoj de Kanarioj) kaj kontemplis ilian malaperon dum la XVa kaj XVIa jarcentoj. La aŭtoro sentas intime ke la morto alproksimiĝas, tial li skribas «…Kiam vi ne plu ekzistos… Ĉar, certe, vi ne estos kiel la jarkaduka ulmo de la poeto, tiu mirarbo, kiu, jam sur la sojlo de la sennoma transaĵo, majsune kreskigis al si brilverdan branĉeton por lin printempeĥe adiaŭi…».