Nobel premio pri fiziko 2017 por la detektado de la gravitaj ondoj

Hodiaŭ mi legis sur multaj ĵurnaloj la sciigon pri la koncedo de la Nobel Premio pri fiziko, la plej altranga rekono por gravaj sciencaj traserĉadoj kaj malkovroj, fondita de Alfred Nobel (1833-1896). Oni premias, ĉi jare, la antikvan deziron «priaŭdi» surtere la gravitajn ondojn. Ĉi ondoj estis ja prediktaj teorie fare de la granda germana fizikisto Albert Einstein ene de sia impona teorio de la «Ĝenerala Relativeco», publikigita en 1916, ega klopodo por profundkompreni la misterojn de la gravito. La gravitaj ondoj originiĝas en la eventoj lige al grandaj kataklismoj. La problemo estis ĝis nun la malfacileco detekti la tre malfortajn gravitajn ondojn per detektiloj sufiĉe efikaj tiucele. La serĉado de tiuj instrumentoj oni faris dum la lastaj jardekoj, fin fine oni povis detekti la perturbon de la spaco-tempo per la mezuroj de la ŝanĝoj de la longeco de la antenoj strategie lokitaj sur la terglobo. Vere rava estis la sukceso de tiu mega laboro kiam estis anoncita post rigora legado de la registroj, oni devas noti ke aliaj perturboj, kiel estas inter aliaj, la tajdo-efektoj, povas intermiksiĝi difektante la mezurojn . Ni ne devas forgesi ke ĉio komencis en la XVIIa jarcento kun la teorio de la gravito de Isaac Newton, sed estis Einstein kiu donis la homaron la imponan ĝeneralan teorion de la relativeco, kiun li prilaboris en la periodo 1912 ĝis 1916. La unua demando, kiun faris sin mem Alberto Einstein estis, kial masaj objektoj falas subgravite kun la sama akcelado, tiu estis la elira punkto, oni povas diri. La ĵus anoncita Nobel Premio al la fizikistoj Weiss, Thorne kaj Barish gravas la okazaĵon de la detekto de tiuj subtilaj ondoj, kiuj estas, oni povas diri, «la voĉo» de la pratempo kies fonto estis la granda katrastrofo originita de la frontkolizio inter du nigraj truoj. Nu, kiam de nove oni povos detekti alian? Tie ĉi estas atendantaj la antenoj, kiel grandaj oreloj teraj.

imrs_collision_two_black holes
Konputila simulado de kolizio inter du nigraj truoj (Reuters/Caltech/MIT/LIGO Laboratory, 2016)

Deja un comentario