Esperanto Moralo

Paul Cliteur, Amsterdamo 1955. Juĝisto, filozofo.

Traserĉante, kiel estas mia kutimo, kelkajn librojn, mi renkontiĝis kun la titolo “Esperanto Moral”, kiu iom surprizigis min kompreneble ĉar mi estas esperantisto, https://librotea.elpais.com/libro/esperanto-moral-sin-fronteras. La titolo en la hispana estas “Esperanto Moral (sin fronteras)” [Esperanto Moralo (sen limoj)]. Ĝi estis publikigita en la nederlanda subnome de “Moreel Esperanto”, 2007. Mi legis resumon en la hispana, kies mia libera traduko estas la jena:

Ĉu eltiri la valorojn de la kristana, juda kaj islama monoteismoj havas sencon? La murdo de la filmdirektoro Teo Van Gogh en 2004, fare de iu fundamentalista islamano, utilis al filozofo Paŭl Cliteur kiel meminstigilo por serioza pripensado rilate al la rolo de la religio en tutglobigita mondo. Pere ĉi eseo li analizas la lastan kaŭzon de la pluraj formoj de la religia violento: la suicida terorismo, la agresoj de la radikalaj antiabortistoj, la muftiaj decidordonoj kontraŭ la aŭtoroj kiel estas Salman Rushdie, la violento en Proksima Oriento… Fronte la etika relativismo de postmodernismo, Cliteur defendas la kreadon de firme laikaj etiko kaj ŝtato, krome li kritikas la enmisksiĝon de la religio ene la politikaj kaj etikaj aferoj. La religioj ne povas konstiutigi la kolumon nek la valorojn, nek la leĝon en multkultura socio.

Kaj por ke la kunvivado de ĉiuj (kredantoj, ateistoj, agnostikuloj, islamanoj, katolikoj kaj protestantoj) ni devas paroli saman idiomon rilate la bono kaj la malbono: iu esperanto moralo, iu universala etiko.

 

Anuncios

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s