Marjorie Boulton en la koro

Marjorie Boulton en la koro

 

Boultonhacia1954_2
Marjorie Boulton, proks. 1954 (Foto: W. H. Broughton).

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis malĝojan sciigon, la tristan novaĵon, ke Marjorie Boulton (1924-2017) forpasis. Marjorie Boulton havis specialan rilaton kun La Laguna, la urbo de Juan Régulo Pérez (1914-1993), de Stafeto kaj ankaŭ mia loĝurbo de antaŭ multe da tempo. Kiam J. Régulo grave malsaniĝis, en la okdekaj jaroj, ne sen surprizo, kiel UEA delegito, mi ricevis demandon pri la sanstato de nia komuna amiko. Tiel ni kontaktiĝis unua foje, kaj ankaŭ estis, mi kredas, komenco de ia sincera amikrilato. Rilato, kiun plicertigis per mia vizito al Oksfordo dum la vintro de unu el la lastaj jaroj 80-aj; mia interesiĝo tiam estis privizitadi kelkajn tieajn muzeojn por havigi informojn pri la kurado, restaŭro kaj konzervado de scientifikaj instrumentoj (aparatoj, maŝinoj, laboratorilaro, ktp., de la XVIIIa, XIXa kaj unuaj jaroj de la XXa jarcentoj). Tiam mi laboradis pri antikva kolekto tiatipa en la liceo kies profesoro pri fiziko mi estis. Helpo kaj akompano de M. Boulton, dum la du tagoj de mia restado ĉe ŝia oksforda domo en Stockmore Street, estis tute sindona kaj simpatie, mi gardas karajn rememorojn pri interparoladoj kaj precipe pri ŝiaj inteligentaj spritaĵoj, sen forgesi la tri katojn kaj la bonegan rostitaĵon, kiun ŝi kuiris por nia vespermanĝo.

Ni koincidis en UKj, en almenaŭ du, kaj havis nove okazon por renkontiĝo, precipe mi rememoras tiun de Valencia. Jes, ja, la vivo pasas ege rapide, kaj ofte ni surpriziĝas kiam ni realiĝas pri la tempopaso. Hodiaŭ mi foliumis la M. Boulton “Kontralte”, ŝia unua serioza poemaro, presita kaj eldonita de Juan Régulo je la libroserio Stafeto, en 1955, tio estas mia omaĝo al ŝia memoro. Belprezentita libro, kiel ĉiuj de J. Régulo, bela kovrilo de John Hartley, brita artisto kunlaborinta por la desegnado de la Stafetaj kovriloj dum kelkaj jaroj, antaŭ ol lia tragika morto, trovinta de Reto Rossetti (1909-1994), kiu estis ankaŭ tre proksima kunlaboranto de J. Régulo, dum multaj jaroj.

Pri La Laguna kaj J. Régulo, M. Boulton havis specialan inklinon, mi kopias la jenon: «Mi malofte tiel profunde bedaŭris, ke mi ne ĉeestos ian eventon: malavara invito trafis min nur kiam mi jam estis promesinta prelegi aliloke samdate. Misfortune! Miaj pensoj tamen ofte flugos al La Laguna».  Tiaokaze ŝi diris ankaŭ pri Régulo: «Juan Régulo fidis mian talenton kaj eldonis mian unuan esperantan libron Kontralte en 1955; kaj aliajn poste…Tro longa estus mia katalogo de liaj helpaj agoj malavaraj…» (M. Boulton. 1991. Saluton al 51-a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en La Laguna, omaĝe Prof. Dro Juan Régulo Pérez, de 14-an ĝis 19-an, julio 1991).

Mi aldonus ĉi tie, ke multaj el ni gardos intime la memoron de ŝia persono, nun kiam ŝian animon estas forfluganta al nekonatan lokon, al transajn regionojn mensajn, ŝi estos sentempe en la memoro, en la koroj kaj en ŝiaj poemoj.

Anuncios

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s