Grietje Buttinger (1924–2017), eltranĉaĵo de la Revuo Esperanto (Majo, 2017)

Grietje Buttinger (1924–2017)
Grietje Buttinger (1924-1917)

En la aĝo de 92 jaroj, s-ino Grietje Buttinger forpasis la 28-an de februaro 2017.Sino Buttinger naskiĝis Grietje Haisma la 27-an de oktobro 1924 en Drachten, Nederlando. Ŝi renkontis Philip Buttinger en 1940 kaj venis al Anglujo en majo 1948 por edziniĝi al li. Ili havis 9 infanojn, kaj la familio loĝis en granda domo en Londono. Post la esperantistiĝo de Philip, li kaj s-ino Buttinger komencis gastigi esperantistojn el la tuta mondo. Dum la jardekoj pli ol 4000 homoj gastis ĉe ili kontraŭ tre modesta kosto. Postla morto de Philip kaj ankaŭ post transloĝiĝo al alia domo, s-ino Buttinger daŭrigis la gastigadon. Dum la UK de 2013 en Rejkjaviko, pro la multjara gastigado, s-ino Buttinger estis honorigita per Diplomo pri Elstara Agado de UEA. Laŭ la propono de la familianoj, Esperanto Asocio de Britujo ricevas mondonacojn ŝiamemore.

Anuncios

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s