Grietje Buttinger (1924-2017)

 


grietje-buttinger.thumb.jpg.83687165ff6464adcd01cb3fd20f4a17
Grietje Buttinger (1924-2017)

Eble hazarde, lastajn tagojn mi refoliumis Aŭtobiografio de nederlanda SS soldato en Anglio (Philip Buttinger, 1993). Pro tio mi ekvolis sccii iom pri Grietje kaj ŝia familio en la estanteco, tiel mi eksciiĝis pri la forpaso de tiu ĉi inda persono, okazinta en Londono nur antaŭ kelkaj tagoj, la 27-an Februaro 2017. Pro profesia vojaĝo al Britio en la lastaj okdekaj aŭ eble en la unuaj naŭdekaj, mi unuafoje vizitis Anglujon. Mia flugo Tenerife-Londono havis malfacilaĵojn pro la veteraj kondiĉoj tiam, cetere tipaj de vintro kaj Februaro, ĝi malfruiĝis kelkajn horojn, tial mi atingis la aerodromon (Gatwick Airport) je ne bona horo proksime la noktomezo, kaj kun multe da neĝo sur la urbego kaj ĉirkaŭaĵoj. Mi trankviliĝis kiam mi estis bonricevita ĉe la pordo de la Buttinger hejmo fare de Grietje agrablamiene; Philip estis tre alloga kaj interesa viro kun agrabla voĉo kaj fina konversacio; ili helpis min orientiĝi por fari kelkajn vizitojn al londonaj sciencaj muzeoj, por havigi informojn por mia muzea laboro, kiu konsistis en diversaj agoj je la kolekto de sciencaj instrumentoj kaj elementoj de naturhistorio ekzistanta en la liceo kie mi deĵoris kiel profesoro. Ni scias ke la memoro estas aŭtomate elvokita pere la sensacioj ĉu fizikaj aŭ intimaj garditaj dum tempo en la subkonscio; estis tiu, kiu okazis en mia animo hieraŭ vespere. Ofte oni diras, ke la ordinara vivo etendiĝas en la tempon dankal ŝpuroj sur la tero sed ankaŭ per la memoro de aliuloj. Mi legis, ke tiu inda paro gastigis almenaŭ 4.000 esperantistojn de kiam ili decidis dediĉi parton de la loĝejo por tiu celo, kredeble mia subskribon oni povas trovi en iliaj vizitlibroj po du foje, ĉar mi denove vizitis ilin, ne por gasti sed por danke saluti ilin okaze de familia turisma vizito, ankoraŭ foje al Londono kaj Oksfordo. Mi ankaŭ gardas imagon firme gravurita mense de Grietje en la enirejo de la domego kie okazis la UKE, Berlino, 1999. Mi kuraĝas ĉi momente diri, kiam mia memoro iras al la rekontiĝo de tiu paro, ja voĝaganta al la infiniteco, kaj ankaŭ al ilia hejmo en 3 Dafforne Rd., kaj iliaj gefiloj, ke multaj homoj kiel mi mem kondolecas pro la foriro de Grietje nun, kaj pace gardas imagon de iliaj vizaĵoj, ŝia kaj de Philip, kune al la sono de iliaj voĉoj en intima kaj speciala loko.

Anuncios

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s