Sisifo: «UEA kaj TEJO. FRUSTIĜO» de Humphrey Tonkin

Sísifo,  Franz von Stuck.

Kiel abonanto de la revuo Esperanto de UEA, mi kutime ricevas ĝin kun intereso ĉar por esperantistoj ĝenerale, preskaŭ izolitaj, ĝi estas fonto de sciigoj kaj samtempe linkilo aŭ ponto kun la esperanta mondo. Unue la titolo de la artikolo «UEA kaj TEJO. Frustiĝo» (Esperanto, oktobro 2016, p. 200) kiun mi komentas ĉi tie rezultas eble provoka kaj alloga; ĝi anoncas, ke ekzistas problemoj inter tiuj du organizaĵoj kun aldono de frustiĝo. Mi tralegis kaj relegis ĝin plurfoje interesita pri la enhavo, longa kaj esprimita kun bona plumo kaj modela lingvostilo. La aŭtoro referiĝas al la jam antikvaj interilatoj de UEA kaj TEJO, ne ĉiam pacemaj kaj bonaj, kvankam ambaŭ devige estas ligitaj por plenumi la komunan taskon.

Estus kredeble, almenaŭ laŭ mia opinio, ke ĉi tie ekzistas du spacoj en la esperanta socio, tiu de la aktivuloj kun longdaŭra presenco, ĉu estrarano aŭ ne, simbole dirite, en la proksimenco de Roterdamo kaj de la Centra Oficejo: tiu estus la elito de la movado; la alia estas la esperantistaro dispersa en la terglobo. Gravas tiu ĉi lasta instanco kiel loĝantaro kaj sangofluo de la vivo kaj ekzistado de Esperanto; ankaŭ nedudeble nepra kondiĉo estas la aktivado de la gvidantoj en la reg-organoj  diverslokaj, ne nur centraj, kvankam precipe ĉe la estraroj de UEA kaj TEJO.

Pri la problemoj ligitaj al la miskomprenoj de la menciitaj organoj, oni povas diri ke tiu dependas el la kondiĉoj de ĉiu epoko, de la cirkonstancoj de ĉiu momento. Kiel ĉio en la vivo, kondiĉoj ŝanĝas kune al la paŝo de la tempo, nenio estas eterna nek eĉ longvivanta. La plimulto de la esperantistoj loĝas, ni diru, en la periferio aŭ rando de esperantujo, distance de la centroj kie oni kuiras la decidojn, programojn kaj planojn; pro tio kiam eĥoj de kvereloj, diskutoj, ktp., atingas nin, oni ne komprenas sufiĉe kaj neniam komplete. Leginte, ke ekzistas «lastatempa foresto de ceremonieca intertrakto», tio estas, foresto de ĝentila intertrakto de la partoprenantoj de iu ajn konvena interdiskuto, estas tute surprizinta kaj ege neŝatinde. Tonkin admonas nin koncerne al tio de li nomata «degenero de la socia kapablo de malsamopinii», ne sole en la interno de la esperantaj kunvenoj, tiu degenero, li diras, estas ĝenerale instalita en la homa socio. Ĉu troigo de S-ro Tonkin?

Per ĝeneralrigardo de la teksto ni restas iomete ŝokita, kaj ni sin demandas kion ni povas fari tiurilate; ŝajnas ke la teksto de la artikolo ĝiras ĉirkaŭ konstanta bedaŭro de la aŭtoro, kiu travivis aktive kaj proksime la evoluon kaj okazantaĵojn de la movado, staranta sur previlegia plinto por ĉion direkte rigardi en ĝia tuto kaj detale; li estas ekzemplo, oni povas diri, de tiuj homoj, kiuj vivis en esperanto kaj por esperanto. Nature estas ke multaj esperantistoj, kiel mi mem, kiuj apartenas la saman generacion de tiuj kiuj en la lastaj sesdekaj estis dudekjaraĝuloj, vidis lin kiel referencan modelon de esperantisto. La bedaŭro kaj frustiĝo estas, ni dirus, la “stono de Sisifo”, kiun multaj el ni portas sur la propaj dorsoj. Ĉu pravas li rilate al tiu pesimismo pri la situacio de kolektiva vivo en esperanto, kaj samtempe, pri la vigleco de la internacia lingvo? La respondo estas jes. Sed spite ni povas diri ke ĉe la nuna pesimismo pri socipolitikaj kondiĉoj  —oni ne devas forgesi la aktualan ekonomian krizon— povus kunesti optimismo por la estontenco.

La 59-a Universala Kongreso (Hamburgo 1974), ankoraŭ oni konsideras infleksian punkton en la historia evoluo de Esperanto, ekde tiam, diras Tonkin, «…TEJO kaj UEA restis kune ĉar komunaj valoroj de la du integritaj organizaĵoj fariĝis pli allogaj ol izolemo de iuj elementoj en UEA…», li konsentas ke la eventoj de Hamburgo siatempe obeiĝis pli al generaciaj ŝanĝoj ol frukto de konspiro «…kiel interpretis ilin iuj elementoj…». Tonkin, kiel unu el la precipaj rolantoj en la scenejo de Hamburgo 1974, havus mense multajn detalojn de tiuj okazintaĵoj nekonitaj certe de la plimulto de la kongresanoj kiuj partoprenis tiun kongreson, kiel mi mem. Jes, vere estas ke parto de la socianoj de UEA, ne nur iuj elementoj, konsideris ke la ŝanĝo de la estraro ne estis tiel loĝala kiel dezirite, cirkulis la konata neologismo “puĉo de Hamburgo” kiel etikedo jam inkludita en la memorregistro. Tonkin diras, mi kredas prave, ke la periodo 1966-1972 vidis imponajn socipolitikajn ŝanĝojn universalskale; tiel, la ŝanĝon alvenintan en Hamburgo oni povas interpreti kiel ties konsekvenco aperinta en la movado iom prokraste, aliflanke. En kiu ajn organizaĵo ankaŭ en UEA kaj UK (Universalaj Kongresoj), la elito reganta evoluas laŭ la forto-korelacioj ekzistantaj, tiam en la eventoj hamburgaj de 1974, tiu korelacio kliniĝis flanke de la engaĝo, tiel kiel diras Tonkin, de la reprezentatoj de la orientaj landoj en la regaj komitatoj de UEA kaj TEJO.

Nuntempe ŝajnas ke la cikatroj de la vundoj malaperis kaj estas preskaŭ forgesitaj. La batalantoj hamburgaj nevidebliĝas kaŝitaj de la tempvualo, inkluzive tiuj ke tiam estis sufiĉe junaj. Jam neniu memoras la suferojn okazintajn tie en la somero de 1974, kvankam oni devas profiti ilin kiel sperton. Restas la presaĵoj, dokumentoj, la memoro kaj la onidiroj kiujn buŝe ankoraŭ oni transdonas en etaj rondoj kaj klaĉaj kafkunsidoj en la kongresoj. La cirkonstancoj de 2017 apartenas al la nova tempo, kaj al novaj homoj, la estontencon ni povus alfronti, ni diru, nur kun la persistemo, forto kaj espero, sintenoj  vere esperantaj.

 

 

Anuncios

Responder

Introduce tus datos o haz clic en un icono para iniciar sesión:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión /  Cambiar )

Google photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google. Cerrar sesión /  Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión /  Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión /  Cambiar )

Conectando a %s